Aleksandr Bogdanov

Aleksandr Bogdanov
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1873 (1873-08-10)
en Sokółka
Morto 7-an de aprilo 1928 (1928-04-07) (54-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per infekta malsano vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoQ30889518 vd
Partio bolŝeviko vd
Profesio
Okupo filozofoekonomikistokuracistoverkisto • poeto • sociologoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • politikisto • revoluciulo vd
Laborkampo medicinoekonomikofilozofio • politika agado • kreiva kaj profesia verkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Aleksandroviĉ BOGDANOV (ruse Александр Александрович Богданов; denaske Aljaksandr MALINOVSKIJ, beloruse Аляксандр Аляксандравіч Маліноўскі; naskiĝis la 10-an de aŭgusto[jul.]/ 22-an de aŭgusto 1873[greg.], mortis la 7-an de aprilo 1928) estis rusa kaj soveta fizikisto, filozofo, verkisto pri scienco-fikcio kaj revoluciulo de belorusa etneco.

Li estis ŝlosila figuro en la komenca historio de la bolŝevika frakcio de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio, estante unu el ties kunfondintoj kaj rivalo de Vladimir Lenin ĝis esti forigita en 1909. En la unua jardeko de la Sovetunio, li estis influa kontraŭanto de la registaro de marksisma vidpunkto. Bogdanov ricevis instruadon en medicino kaj psikiatrio. Liaj sciencaj interesoj gamis el universala teorio de sistemoj al la eblo de homa plijuniĝo pere de sangotransfuzo. Li inventis originan filozofion nome “tektologio,” nune konsiderata antaŭaĵo de la teorio de sistemoj. Li estis ankaŭ ekonomikisto, kulturteoriisto, verkisto pri scienco-fikcio, kaj politika aktivulo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search